Sequoyah  

Originala skibado de
RubyDancingmoon
en la Anglan
[el Britio]

Esperanto Traduko de Lee Lewis
[el Usono]

Redaktado de Alano Mendelawitz
[el Aŭstralio]

"Oni diras ke dum antikvaj tempoj, kiam skribaĵo unue komencas, viro nomiĝis "Moses" faris lian markoj sur ŝtonon. "Mi povas akordiĝi kun vi kiel nomumi tiujn markojn kaj tio estos skribado kaj estos komprenebla."

Kiam la Eŭropanoj unue alvenis en Norda Ameriko, ili trovis diligentan rason de militistaj homoj nomitaj la "Tsalagi-anoj," loĝantaj en la nuna Orienta Tenesio (Tennessee) kaj la Karolinoj (Carolinas). La blankuloj nomis ilin "la Ĉerokioj." El ĉi tiu nacio venis viron kies ekstraordinara kapabloj multe servis kaj protektis siajn popolojn. Lia nomo estis "Sequoyah" (Se-kwo-ya).

Nur kelkaj homoj kontestis la kapablojn de la Indianoj kiel militistoj. Kaj la Tsalagi-anoj estis unu el la plej elstaraj militistaj nacioj. Sed iuj kontestis la inteligeco de la Indianoj mem. Ĉu ili estis vere kapablaj de alta intelekta atingeco, aŭ ĉu ili estis nur sovaĝuloj? Meze de aliaj, Sequoyah formetis ĉi tiun stultecon.

Plejparte oni konsentas ke Sequoyah naskiĝis dum la 1770-oj en la Tsalagi-a vilaĝo de Tuskegee (Tuskigio) sur la Tenesio Rivero. Lia patrino, Wureth, devenis de la "Farba Klano." Iuj disputas ke la patro de Sequoyah estis blankulo kun la nomo de "George Guess" (aŭ "George Gist"). Aliaj insistas ke Sequoyah estis plensangrano; ke li permesis lin mem esti pentrita kiel duonsangrano por doni pli da kredeco al sia silabaro.

Sequoyah la Junulo

Ĉiukaze, la juna Sequoyah kreskis sekvante la kutimojn kaj tradiciojn de la Tsalagi-aj homoj. Kiel juna viro, Sequoyah estis vundita dum ĉasada akcidento kaj iĝis iomete lama. Eble, ĉi tio faris lin pli introspekta. Sequoyah komprenis ke multe de la reĝpovo de la blankaj homoj, uzita kontraŭ la Indianoj, elvenis de siaj ebleco legi kaj skribi. Ĉi tiu metodo konservis informon pli bone ol la parolaj tradicioj kaj rakont-parolanta. Ĉirkaŭ 1809, li komencis plani sian "alfabeton" de la Tsalagi-a lingvo. (Fakte, la skribsistemo estas "silabaro" kaj ne "alfabeto").

Li partoprenis la militon de 1812 kiel militisto, malgraŭ de liaj handikapoj. Dum tiu servo, Sequoyah iĝis pli konvinkita ke la Tsalagi-anoj bezonis skribadon. Malsimile ol la blankuloj, Tsalagi-anaj militistoj ne povis skribi leterojn hejmen, aŭ ricevi poŝton de siaj amikoj. Ordonoj bezonis esti memorita. Sequoyah ekkoncentris sin pli kaj pli pri siaj "parolantaj folioj."

La Ĉerokia Alfabeto (Silabaro)

Unue, Sequoyah pensis pri bildgrafika skribsistemo (simila al la Ĉina sistemo) en kiu ĉiu karaktero reprezentas apartan vorton. Li rapide komprenis ke ĉi tiu sistemo bezonus tro multe da simboloj. Dumtempe, kiam li verkis, Sequoyah ĉiam estis atakada de homoj kiuj nek aprobis lian verkon nek kredis ke ĝi helpus la Ĉerokiajn Popolojn. Sequoyah tiam komencis eksperimenti kun fonetika alfabeto. Li komencis labori kaj malkovris ke la Tsalagi-an lingvon enhavas 85 vokalajn kaj konsanantajn sonojn. Sequoyah asignis unu karakteron al ĉiu sono. Ĉi tiu estis la kerno de la Tsalagi-a (aŭ Ĉerokia) silabaro (alfabeto).

Propono kaj Akcepto

Dum 1821, Sequoyah demonstris sian silabaron antaŭ Tsalagi-anaj Gvidantoj kiuj estis mirigitaj kaj imponitaj per sia atingeco. Ĝi estis rapide adoptita kiel la oficiala skriblingvo de la Tsalagi-anoj.

Tsalagi Tsulehisanvhi
La Ĉerokia Fenikso

Pro la simpleco de la silabara sistemo de Sequoyah, multe da Tsalagi-anoj iĝis legipovaj dum mallonga tempo. Dum 1827, la Ĉerokia Fenikso ("Tsalagi Tsulehisanvhi") estis fondita. Fondusita de la Ĉerokia Konsilantaro, ĉi tiu unua Indiana gazeto estis publikita en 'New Echota' (Nova Eĉota), Georgio. Elias Boudinot estis la unua redaktisto kaj Pastro Samuel Worcester, misiisto, estis direktoro. Dum 21 Februaro 1828, la unua eldono de la gazeto estis presita. Post tempo, aliaj verkoj, inkluzive la Sankta Biblio, estis presita kun la silabaro de Sequoyah.

 

Sequoyah Movas Oksidenton

Sequoyah translokiĝis okcidenten nelonge post la publikigo de la Fenikso. Li loĝis unue en Arkansaso kaj tiam en Oklahomo. Sequoyah jam estis loĝanto de Oklahomo kiam Tribestro John Ross gvidis la Tsalagi-anojn al la teritorio dum la fifama "Vojo de Larmoj."

La Fino ...

Dum 1842, Sequoyah estis jam ne juna viro. Kvankam lia aĝo ne povas esti precize determinata, li estis verŝajne en siaj mez-sesdekaj. Li ekveturis por trovi bandon de Tsalagi-anoj kiuj forlasis la tradiciajn tribajn hejmlandojn de la sudokcidenta Usono por rekunigi ilin kun siaj nacio. Sequoyah malkovris ilin loĝantaj en Meksikio, sed la streĉo de la voyaĝo estis tro multa.

 

Dum 1843, Sequoyah mortis en Meksikio en la servo de la Tsalagi-a Popoloj.

Pli da informo:

La Heredaĵo

Kiam Sequoyah verkis la Tsalagi-an Silabaron, li findecidis por ĉiuj la malnova proklamo pri la intelekta kapablo de la Indianoj. Li ne nur faris skribsistemon el nenio, li faris ion kio samtempe estis facila kaj utila kaj per kiu preskaŭ la tuta nacio iĝis legipova dum kelkaj monatoj pli ol unu jaro. Sequoyah estis militisto kaj ŝtatisto, sed plie ol tiuj, li estis pensisto. Estas nur ĝuste ke multaj lernejoj tra la Usono havas la nomon de tiu ĉi honora kaj brila estro.

Ĉerokia Silabaro

Hejmo